Metila grupo

Diversaj manieroj por bildigi metilogrupon per blua konigo .

En ĥemio, metila grupometilo estas klaso de alkiloj originantaj de metano (CH4), enhavantaj unu karbonatomon kunligitan al tri hidrogenatomoj (—CH3). Tiaj hidrokarbidaj grupoj aperas en multaj organikaj kombinajoj, pri kiuj, en formuloj, ili estas simbolitaj per MeMet.

Oni povas formuli la derivaĵo de metano tiele:

CH4CH3° + H° (metanometilo + 1 atomo de hidrogeno)

La ° de CH3° signifas, ke estas radikalo, kies la nomo estas "metilo".

Tia grupo estas tre stabila grupo en la plej multaj molekuloj. Dum la metila grupo estas kutime parto de pli granda molekulo, ĝi povas esti trovita sur sia propra formo en iu ajn el la tri formoj: anjono, katjonoradikalo. La anjono havas ok valentelektronojn, la radikalo sep kaj la katjono ses. Ĉiuj tiuj tri formoj estas tre reakciantaj kaj malofte observitaj[1].

  1. Jerry March. (1992) Advanced organic chemistry: reactions, mechanisms, and structure (Altnivela organika kemio: reagoj, mekanismoj, kaj strukturo) (angle). ISBN 0-471-60180-2.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search